I've done some translating for a blog side project, and will share my future work and other translations I find in case someone happens to be interested.
---
Estas konsiderinda kvanto da Esperantaj rimedoj por aliaj religioj, sed tradukaĵoj por Budhismo ege mankas, precipe Purlanda Budhismo. Kompreninte la malgrandan disponeblon de iuj Budhismaj verkoj anglalingve, sen mencii en lingvoj de landoj kie Esperanto estas populara kiel Brazilo, Polujo, ktp, mi esperas, ke la sekva kolekto rezultos utila.
Mi jam faris iom da tradukado por bloga kromprojekto, kaj mi alŝutos venontajn verkojn kune kun aliaj tradukaĵoj, kiujn mi trovos, okaze de ebla intereso al aliaj.
The Promise of Amida Buddha wrote:Iu diris al Hoonen-Ŝonin, “Ĉiuj el viaj diroj de Nembucuo akordas kun la koro de Budho Amida. Ĉar vi estas multescia pastro, vi profunde komprenas la meritojn de la nomo de Budho Amida kaj vere ellernis la profundan signifon de la esenca voto.”
Hoonen-Ŝonin respondis, “Vi ankoraŭ ne kredas je la esenca voto. La nomo de Tathagata Amida instruita en la esenca voto estis elpensita por ĉiuj homoj, inkluzive la segiston, la tondiston de herbo, la bieniston, kaj la portiston de akvo, sendepende de klaso aŭ de sciado. Se ili firme kredas, ke eĉ analfabeto konante nek Nembucuan doktrinon nek aliajn budhismajn instruojn definitive atingos naskiĝon en la Pura Tero per la elparolado de Nembucuo kaj tiam ili elkore deziras naskiĝon en la Pura Tero kaj elparolas senĉese Nembucuon, tiam oni konsideras ilin plej altaj Nembucu-piuloj.
“Se oni povas deŝiri sin de la trompaj mondoj de Samsara celante saĝon, kial mi, Genkuu, forlasis la instruojn de la sankta vojo por sekvi la Purlandan? Oni devas agnoski, ke laŭ la praktiko de la sanktan vojo, oni klopodu eltiri sin el la trompaj mondoj de Samsara atingante saĝecon, kaj laŭ la Purlanda vojo, oni revenu al stato de nescio por naskiĝi en la Pura Lando de Plena Feliĉo.
Shinran wrote:Kvankam mi rifuĝas en la veran Purlandan vojon,
Malfacile estas havi vereman kaj sinceran menson.
Tiu ĉi memo estas falsema kaj malsincera;
Al mi tute mankas pura menso.
Ĉiuj el ni, laŭ ekstera agmaniero,
Fanfaronas niajn saĝon, bonecon, kaj piecon;
Sed tiel grandaj estas niaj avido, kolero, perverseco, kaj trompado,
ke ni pleniĝas je ĉiaspecaj formoj de malico kaj ruzeco.
Estas ege malfacile finigi nian malbonan naturon;
La menso estas kiel venena serpento aŭ skorpio.
Ankaŭ nia farado de bonaj agoj estas venenita;
Sekve, ĝi fariĝas falsa kaj vana praktiko.
Kvankam mi estas sen honto aŭ mem-riproĉo
Kaj al mi mankas menso de vero kaj sincereco,
Ĉar la nomo estas direktita de Amida,
Liaj virtoj plenigas la dek direktojn.
Malhavante eĉ malgrandan amon kaj malgrandan kompaton,
Mi neniel povas bonfari por estuloj.
Krom per la ŝipo de la Voto de Amida,
kiel mi transiru la oceanon de dolora ekzistado?
Jeff Wilson, Buddhism of the Heart wrote:Dum nia normala, neveka sperto, ni travivas la tagojn kvazaŭ stumblante en malhela ĉambro. Ni albatiĝas al la tablo kaj ekkrias, “Diable! Kiu metis tion tie?” Ni faligis la lampon: “Ho! Iu alfiksu tion!” Fuŝe vagante, ni kolizias kun la skabelo. “Kia stulta loko por benketo!”
Nevekaj, ni ade renkontas neatenditajn malfacilaĵojn, kaj amasigante niajn problemojn, kiam ni renkontas tiajn malfacilaĵojn, ni malbenas kaj ĵetas la kulpon sur aliajn.
Tamen, la nura afero, kiun ni devas fari por ĝustigi ĉi tiun tragikomedian situacion estas… enŝalti lumon. Tuj kiam la lumo enŝaltiĝas, ni povas eviti la tablon, lampon, aŭ skabelon. La meblaro ne foriras, kompreneble, same kiel lumiĝo en ĉi tiu vivo ne eliminas nian homecon aŭ malsaĝajn pasiojn. Helpe de la lumo, ni trairas nian vivon des pli glate, kaj ni sentas nin dankemaj pro tio, ke ni eliris el la malhelo.
Jen historio, kiun mi aŭdis la Doktoro Tajtecu Unno rakonti por montri, ke kiam ni konscias pri la tenado de Amida, nenio vere ŝanĝiĝas — la meblaro (niaj karmaj limigoj de avara kroĉiĝo, agresemo, kaj egoista memtrompo) ja daŭre restas, sed nin ĝi ne plu minacas, kaj ni nek plu malbenas ĝin. Li nomas tion “la kompreno de ĉi tiu vivo kiel bona vivo.” Ĉi tiu vivo fariĝas bona vivo, kiam ni konstatas, ke ĝi ja vere estas bona vivo, ke oni donas nin ĉion, kion ni bezonas, kaj nin neniam forlasas la vastaj kompato kaj saĝo.
Sed estas plia punkto pri ĉio ĉi, kiu venas al mi en la kapon: la meblaro ne fariĝas nur relative senofenda, kiam ni ricevas tiun lumigon — fakte, ĝi fariĝas utila. En la lumo, ni povas vidi kaj uzi la tablon por manĝi, por leĝi sub la lampo, kaj por ripozi la piedojn sur la skabelo. Por eltrovi, ke nia vivo estas bona vivo, ni devas vekiĝi kaj vidi niajn malfacilaĵojn kaj donacojn kiel reale bonajn okazojn. Eĉ niaj profundaj karmaj limigoj estas grandaj instruistoj por kompreni la realon kaj sperti la ĝojon de liberiĝo.
La vero estas, ke kiel longe ni vivos, tiel longe ni ne liberigos nin komplete de naturaj pasioj. Ni ne nur malsukcesos forigi ilin, sed ni ja bezonos iujn el ili por travivi!
Ŝinrano, la fondinto de Ĝodo-Ŝinŝua Budhismo, havis tiun ekkomprenon, kaj ĝi estis funda disigo de la saĝeca vojo de aliaj Budhistoj de lia epoko. Li konis tiun ĉi veron en la malfacilaj, ĉiutagaj vivoj de la fiŝistoj kaj kamparanoj, kun kiuj li loĝis dum sia ekzilo pro religia persekutado. La pasioj de niaj vivoj ne estas simplaj diabloj kaŭrante kun la menso avida je peko — kiam al ni ili montriĝas per la lumo de saĝo, ni ekscias, ke ankaŭ ili estas parto de la vasta Voto subtenanta kaj vivtenanta nian vivon. Ni povas danki la ombrojn, kiuj igas nin ŝati la lumon des pli bone, kaj ni povas lerni uzi ĉiujn el niaj donacoj taŭge, en spirito de dankemo.
Ĉiutagaj Budhismaj preĝoj wrote:Rifuĝi (3f)
Mi rifuĝas je la Budho.
Mi rifuĝas je la Darmo.
Mi rifuĝas je la Samgo.
Kulturi la spiriton de vekiĝo (3f)
Per la virto de la praktiko de Dono kaj la aliaj perfektoj,
mi fariĝu budho por la bono de ĉiuj estuloj.
La kvar nemezureblaĵoj (3f)
Estu ĉiuj estuloj feliĉaj, kaj ili konu la kaŭzon de feliĉo.
Estu ili liberaj de ĉia suferado kaj de la kaŭzo de suferado.
Estu ili neniam for de la supera feliĉo sen suferado.
Restu ili en la senlima egalanimeco, liberaj kaj de kroĉiĝo al amatoj kaj de antipatio al aliaj.
La sepopa preĝo
Kun respekto, mi adorkliniĝas je korpo, parolo kaj menso
antaŭ la Budhoj kaj Bodhisatvoj de la tri epokoj.
Mi prezentas oferaĵojn senlimajn, realajn kaj imagitajn.
Mi konfesas ĉiujn el miaj negativaj agoj ekde la komenco de la senkomenca tempo.
Mi ĝojas pro ĉiuj el la virtaj agoj de la Arioj kaj ordinaraj estuloj.
Mi petegas, ke ili restadu porĉiame en ĉi tiu mondo por veni helpi ĉiujn estulojn kaj por turni la Radon de Darmo.
Mi dediĉas ĉiujn el miaj valoroj kaj tiujn de aliaj al la plenumo de la granda vekiĝo.